literature

Historio de l' Iniciatoro

Deviation Actions

Neko244's avatar
By
Published:
717 Views

Literature Text

Legendo diras, ke estis hom'
Kun ideo tre ambicia;
Inviti homojn en koran dom'
Kiel mondo internacia.

La nomo de li estis Zamenhof –
Kuracisto de Pollando;
Rimarkis li preskaŭan katastrof';
Problemo de larĝa grando.

Ĉirkaŭ li, la popoloj kverelis
Pro siaj malsamlingvec';
Do novan ideon li modelis,
Plenan je fidindec'.

La koncepto: lingvon fari
Por unuigi la homojn;
Per komuna parolo lasi pacon elstari
Kontraŭe al ĉia malamo.

Progresis ĝi, kaj post iom da tempo,
La unua Universala Kongres';
Kie multaj kunvenas pro sama temo
En Zamenhofa ĉeest'.

Vojaĝis li al ĉiuj tiaj kongresoj,
Superrigardante;
Sed antaŭ la deka, la forta agreso
De monda milito frapante.

Malfacilon li havis vojaĝadi,
Kaj atakis lin malsano;
Pro tio li ĉesis kuracadi –
Ekregis lia filo Adamo.

Malĝoje la dek-kvaran de aprilo,
En la mil-naŭcent-dek-sepa jaro;
Zamenhof forpasis, kaj en modesta stilo,
Funebris la esperantistaro.

Rezulte de l' vivo de l' talenta viro,
En la mondon aperis diamanto;
Sen li, ne ekzistus komuna spiro –
La tutmonda lingvo: Esperanto.
:bulletgreen::bulletwhite::bulletgreen: Bonan Zamenhofan Tagon! :bulletgreen::bulletwhite::bulletgreen:
________________________________________
:bulletgreen::bulletwhite::bulletgreen: Happy Zamenhof Day! :bulletgreen::bulletwhite::bulletgreen:
© 2010 - 2024 Neko244
Comments4
Join the community to add your comment. Already a deviant? Log In
Same-side's avatar
Do you think Esperanto will ever become a vernacular language?